- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									11
									 
									 
									|Ezequiel 10:11|
									Irante, ili movigxadis sur cxiujn kvar flankojn, ili ne deturnigxadis dum la irado; al la loko, al kiu estis direktita la kapo, ili sekvadis gxin,  ili ne deturnigxadis dum la irado.									
									    
								 
- 
									
									12
									 
									 
									|Ezequiel 10:12|
									Kaj ilia tuta korpo, ilia dorso, iliaj manoj, iliaj flugiloj, kiel ankaux la radoj, estis cxirkauxe plenaj de okuloj; cxiuj kvar havis siajn radojn.									
									    
								 
- 
									
									13
									 
									 
									|Ezequiel 10:13|
									La radoj estis nomataj turnovento, kiel mi povis tion auxdi.									
									    
								 
- 
									
									14
									 
									 
									|Ezequiel 10:14|
									CXiu havis kvar vizagxojn:unu vizagxo estis vizagxo de kerubo, la dua vizagxo estis vizagxo de homo, la tria estis vizagxo de leono, kaj la kvara estis vizagxo de aglo.									
									    
								 
- 
									
									15
									 
									 
									|Ezequiel 10:15|
									Kaj levigxis la keruboj. Tio estis tiu kreitajxo, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar.									
									    
								 
- 
									
									16
									 
									 
									|Ezequiel 10:16|
									Kaj kiam la keruboj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la keruboj levis siajn flugilojn, por levigxi de la tero, tiam ankaux la radoj ne deturnigxadis de ili.									
									    
								 
- 
									
									17
									 
									 
									|Ezequiel 10:17|
									Kiam tiuj staris, ili ankaux staris, kaj kiam tiuj levigxis, ili ankaux levigxadis; cxar la spirito de la kreitajxoj estis en ili.									
									    
								 
- 
									
									18
									 
									 
									|Ezequiel 10:18|
									Kaj la majesto de la Eternulo forigxis de la sojlo de la domo kaj starigxis super la keruboj.									
									    
								 
- 
									
									19
									 
									 
									|Ezequiel 10:19|
									Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj suprenflugis de la tero antaux miaj okuloj, kaj la radoj kune kun ili; kaj ili starigxis cxe la enirejo de la orienta pordego de la domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre super ili.									
									    
								 
- 
									
									20
									 
									 
									|Ezequiel 10:20|
									Tio estis la kreitajxo, kiun mi vidis sub Dio de Izrael cxe la rivero Kebar; kaj mi eksciis, ke tio estas keruboj.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18