-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Ezequiel 23:1|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
2
|Ezequiel 23:2|
Ho filo de homo! estis du virinoj, filinoj de unu patrino.
-
3
|Ezequiel 23:3|
Kaj ili malcxastis en Egiptujo, en sia juneco ili malcxastis; tie premigxis ilia brusto, kaj tie palpigxis iliaj virgaj mamoj.
-
4
|Ezequiel 23:4|
Iliaj nomoj estas:la nomo de la pli agxa, Ohola; kaj la nomo de sxia fratino, Oholiba. Ili farigxis Miaj edzinoj, kaj ili naskis filojn kaj filinojn. Ohola estas Samario, kaj Oholiba estas Jerusalem.
-
5
|Ezequiel 23:5|
Ohola, estante jam Mia, malcxastis, kaj volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn,
-
6
|Ezequiel 23:6|
kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj cxiuj estas cxarmaj junuloj, lertaj rajdistoj.
-
7
|Ezequiel 23:7|
Kaj sxi malcxastis kun ili, kun cxiuj plej cxarmaj filoj de Asirio; kaj sxi malpurigis sin per cxiuj idoloj de tiuj, kiujn sxi volupte amis.
-
8
|Ezequiel 23:8|
Kaj sxi ne forlasis ankaux sian malcxastadon kun la Egiptoj, kiuj kusxadis kun sxi dum sxia juneco, palpadis sxiajn virgajn mamojn, kaj versxadis sur sxin sian malcxastajxon.
-
9
|Ezequiel 23:9|
Tial Mi transdonis sxin en la manojn de sxiaj amistoj, en la manojn de la filoj de Asirio, al kiuj sxi havis voluptan pasion.
-
10
|Ezequiel 23:10|
Ili malkovris sxian nudajxon, prenis sxiajn filojn kaj sxiajn filinojn, kaj sxin mem ili mortigis per glavo. Kaj sxi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri sxi estis farita jugxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19