-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Ezequiel 36:1|
Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri la montoj de Izrael, kaj diru:Ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Eternulo!
-
2
|Ezequiel 36:2|
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar la malamiko diras pri vi:Ha, ha! ankaux la eternaj altajxoj farigxis niaj posedajxoj;
-
3
|Ezequiel 36:3|
tial profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, gxuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de cxiuj flankoj, por ke vi farigxu heredajxo por la aliaj nacioj, kaj oni prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias,
-
4
|Ezequiel 36:4|
tial, ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj farigxis rabatajxo kaj mokatajxo por la aliaj nacioj cxirkauxe;
-
5
|Ezequiel 36:5|
tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kredu, ke en la fajro de Mia fervoro Mi parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo, kiuj alproprigis al si Mian landon kun tutkora gxojo kaj kun mokado, por prirabi gxiajn produktajxojn;
-
6
|Ezequiel 36:6|
tial profetu pri la lando de Izrael, kaj diru al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi parolis en Mia fervoro kaj en Mia kolero, pro tio, ke vi suferas malhonoron de la nacioj;
-
7
|Ezequiel 36:7|
tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi jxuras per levo de Mia mano, ke la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, suferos malhonoron;
-
8
|Ezequiel 36:8|
sed vi, montoj de Izrael, elkreskigos viajn brancxojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia popolo Izrael; cxar ili baldaux venos.
-
9
|Ezequiel 36:9|
CXar jen Mi venos al vi, Mi turnos Mian vizagxon al vi, kaj vi estos prilaborataj kaj prisemataj;
-
10
|Ezequiel 36:10|
kaj Mi aperigos sur vi multe da homoj, la tutan domon de Izrael, ilin cxiujn; kaj la urboj farigxos logxataj, kaj la ruinoj estos rekonstruataj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13