-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Ezequiel 42:1|
Kaj li elkondukis min sur la korton eksteran, kiu estis en norda direkto; kaj li venigis min al la ofica cxambro, kiu estis kontraux la placo kaj kontraux la konstruajxo norde.
-
2
|Ezequiel 42:2|
GXia longo gxis la norda pordo estis cent ulnoj, kaj la largxo kvindek ulnoj.
-
3
|Ezequiel 42:3|
Kontraux la dudek ulnoj de la interna korto kaj kontraux la pavimo de la ekstera korto estis galerio apud galerio trietagxe.
-
4
|Ezequiel 42:4|
Kaj antaux la oficaj cxambroj estis pasejo, havanta la largxon de dek ulnoj kaj internen unu ulnon; iliaj pordoj malfermigxadis norden.
-
5
|Ezequiel 42:5|
La supraj cxambroj estis malpli ampleksaj, cxar la galerioj iom deprenis de ili kompare kun la malsupraj kaj mezaj partoj de la konstruajxo.
-
6
|Ezequiel 42:6|
CXar ili estis trietagxaj kaj ili ne havis kolonojn kiel la kolonoj de la kortoj, tial ili estis malgrandigitaj kompare kun la malsupraj kaj mezaj, komencante de la tero.
-
7
|Ezequiel 42:7|
Kaj la muro ekster la oficaj cxambroj, en la direkto al la ekstera korto, havis antaux la cxambroj la longon de kvindek ulnoj.
-
8
|Ezequiel 42:8|
CXar la longo de la cxambroj, turnitaj al la ekstera korto, estis kvindek ulnoj, tial la spaco antaux la templo estis cent ulnoj.
-
9
|Ezequiel 42:9|
Kaj malsupre por tiuj cxambroj estis enirejo de oriente, por ke oni povu veni al ili el la ekstera korto.
-
10
|Ezequiel 42:10|
Lauxlargxe de la muro de la korto en la direkto al oriento, antaux la placo kaj antaux la konstruajxo estis cxambroj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7