-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Ezequiel 7:1|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
2
|Ezequiel 7:2|
Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael:Fino venis, la fino por cxiuj kvar randoj de la lando.
-
3
|Ezequiel 7:3|
Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.
-
4
|Ezequiel 7:4|
Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; cxar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
-
5
|Ezequiel 7:5|
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Malbono, unu malbono nun venas;
-
6
|Ezequiel 7:6|
fino venas, venas la fino, gxi vekigxas kontraux vin, jen gxi venas.
-
7
|Ezequiel 7:7|
Venas matenrugxo kontraux vi, ho logxanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj.
-
8
|Ezequiel 7:8|
Nun Mi baldaux elversxos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.
-
9
|Ezequiel 7:9|
Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laux via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto.
-
10
|Ezequiel 7:10|
Jen estas la tago, jen gxi venas, levigxis la matenrugxo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13