-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Ezequiel 18:1|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
2
|Ezequiel 18:2|
Kial vi uzas cxe vi en la lando de Izrael cxi tiun proverbon kaj diras:La patroj mangxis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agacigxis?
-
3
|Ezequiel 18:3|
Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu plu uzos cxe vi tiun proverbon en Izrael.
-
4
|Ezequiel 18:4|
Jen cxiuj animoj apartenas al Mi:kiel la animo de la patro, tiel ankaux la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, gxi mortos.
-
5
|Ezequiel 18:5|
Sed se iu estas virta kaj agas lauxlegxe kaj juste;
-
6
|Ezequiel 18:6|
ne mangxas sur la montoj kaj ne levas siajn okulojn al la idoloj de la domo de Izrael, ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne alproksimigxas al virino en la tempo de sxia monatajxo;
-
7
|Ezequiel 18:7|
neniun perfortas, redonas al la sxuldanto lian garantiajxon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto;
-
8
|Ezequiel 18:8|
ne donas kontraux procentegoj kaj ne prenas troprofiton, detenas sian manon de maljustajxo, faras inter homo kaj homo jugxon justan;
-
9
|Ezequiel 18:9|
sekvas Miajn legxojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin gxuste:tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
10
|Ezequiel 18:10|
Sed se li naskigis filon, kiu estas rabisto, versxas sangon, aux faras ion similan;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13