- 
			
				
 Leer por capítulos:
 - 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									1
									 
									 
									|Ezequiel 12:1|
									Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:									
     
 - 
									
									2
									 
									 
									|Ezequiel 12:2|
									Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi logxas; ili havas okulojn,  por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por auxdi, sed ili ne auxdas;  cxar ili estas domo malobeema.									
     
 - 
									
									3
									 
									 
									|Ezequiel 12:3|
									Tial, ho filo de homo, faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaux iliaj okuloj, formigru antaux iliaj okuloj el via loko en alian lokon;  eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema.									
     
 - 
									
									4
									 
									 
									|Ezequiel 12:4|
									Kaj elportu viajn necesajxojn, kaj necesajxojn de migranto, tage antaux iliaj okuloj; kaj vi mem eliru antaux iliaj okuloj vespere, kiel eliras migrantoj.									
     
 - 
									
									5
									 
									 
									|Ezequiel 12:5|
									Antaux iliaj okuloj trabatu al vi aperturon en la muro kaj eliru tra gxi.									
     
 - 
									
									6
									 
									 
									|Ezequiel 12:6|
									Antaux iliaj okuloj metu la necesajxojn sur la sxultron, elportu ilin en mallumo, kovru vian vizagxon, por ke vi ne vidu la teron; cxar Mi faris vin antauxsigno por la domo de Izrael.									
     
 - 
									
									7
									 
									 
									|Ezequiel 12:7|
									Kaj mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi:miajn necesajxojn mi elportis, kiel necesajxojn de migranto, cxe la taglumo; kaj vespere mi trabatis al mi per la mano aperturon en la muro, en mallumo mi elportis, kaj levis sur mian sxultron antaux iliaj okuloj.									
     
 - 
									
									8
									 
									 
									|Ezequiel 12:8|
									Kaj matene aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:									
     
 - 
									
									9
									 
									 
									|Ezequiel 12:9|
									Ho filo de homo! cxu la domo de Izrael, la domo malobeema, ne demandis vin, kion vi faras?									
     
 - 
									
									10
									 
									 
									|Ezequiel 12:10|
									Diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXi tiu portajxo koncernas la princon de Jerusalem, kaj la tutan domon de Izrael, kiu estas en gxi.									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8