- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Ezequiel 33:1|
									Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Ezequiel 33:2|
									Ho filo de homo, parolu al la filoj de via popolo, kaj diru al ili:Se Mi venigos glavon kontraux iun landon, kaj la popolo de la lando prenos el sia mezo unu viron kaj starigos lin cxe si kiel observanton;									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Ezequiel 33:3|
									kaj se li, vidante la glavon, kiu iras kontraux la landon, ekblovos per trumpeto kaj avertos la popolon;									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Ezequiel 33:4|
									kaj se iu, auxdinte la sonon de la trumpeto, ne akceptos la averton, kaj la glavo venos kaj prenos lin, tiam lia sango estos sur lia kapo:									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Ezequiel 33:5|
									li auxdis la sonon de la trumpeto kaj tamen ne atentis la averton, tial lia sango estos sur lia kapo; sed kiu atentos la averton, tiu savos sian vivon.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Ezequiel 33:6|
									Sed se la observanto vidos la venantan glavon kaj ne blovos per trumpeto, kaj la popolo ne estos avertita, kaj la glavo venos kaj prenos la vivon de iu:tiam cxi tiu estos prenita pro sia peko, sed lian sangon Mi repostulos el la mano de la observanto.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Ezequiel 33:7|
									Kaj nun, ho filo de homo, Mi starigis vin kiel observanton por la domo de Izrael; kaj kiam vi auxdos el Mia busxo vorton, avertu ilin en Mia nomo.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Ezequiel 33:8|
									Kiam Mi diros pri la malvirtulo:Malvirtulo, vi devas morti; kaj vi ne parolos, por averti la malvirtulon kontraux lia konduto:tiam li, la malvirtulo, mortos pro sia malvirteco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Ezequiel 33:9|
									Sed se vi avertis la malvirtulon kontraux lia konduto, ke li deturnu sin de gxi, kaj li ne deturnis sin de sia konduto:tiam li mortos pro sia malvirteco kaj vi savos vian vivon.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Ezequiel 33:10|
									Kaj vi, ho filo de homo, diru al la domo de Izrael:Vi diras:Niaj kulpoj kaj pekoj estas sur ni, kaj de ili ni konsumigxas; kiel do ni povas vivi?									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18