-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Ezequiel 19:1|
Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael;
-
2
|Ezequiel 19:2|
kaj diru:Kial via patrino kiel leonino kusxis inter leonoj, inter leonidoj edukis siajn idojn?
-
3
|Ezequiel 19:3|
SXi edukis unu el siaj idoj, gxi farigxis leonido, kaj gxi lernis dissxiri kaptajxon, gxi mangxis homojn.
-
4
|Ezequiel 19:4|
Kaj auxdis pri gxi popoloj; gxi estas kaptita en ilian kavon, kaj ili forkondukis gxin en cxenoj en la landon Egiptan.
-
5
|Ezequiel 19:5|
Kiam sxi vidis, ke sxia espero malaperis, sxi prenis alian el siaj idoj kaj faris gxin leonido.
-
6
|Ezequiel 19:6|
Irante meze de leonoj, gxi farigxis leonido, lernis dissxiri kaptajxon, mangxis homojn.
-
7
|Ezequiel 19:7|
GXi difektis iliajn logxejojn, dezertigis iliajn urbojn; kaj la lando, kun cxio, kio estis en gxi, eksentis teruron antaux la vocxo de gxia blekegado.
-
8
|Ezequiel 19:8|
Tiam kolektigxis kontraux gxi la popoloj el la cxirkauxaj landoj kaj jxetis sur gxin sian reton, kaj gxi kaptigxis en ilian kavon.
-
9
|Ezequiel 19:9|
Kaj oni metis gxin en cxenoj en kagxegon kaj forportis gxin al la regxo de Babel; kaj oni metis gxin en fortikigitan lokon, por ke oni ne plu auxdu gxian vocxon sur la montoj de Izrael.
-
10
|Ezequiel 19:10|
Via patrino estis, simile al vi, kiel vinberkreskajxo, plantita apud akvo, fruktoricxa kaj brancxoricxa pro la abundo de akvo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13