-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Ezequiel 22:1|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
2
|Ezequiel 22:2|
CXu vi, ho filo de homo, volas jugxi la urbon de sango kaj montri al gxi cxiujn gxiajn abomenindajxojn?
-
3
|Ezequiel 22:3|
Diru, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ho urbo, kiu elversxas sangon en sia mezo, por ke venu gxia tempo, kaj kiu faras al si idolojn, por malpurigxi!
-
4
|Ezequiel 22:4|
Per la sango, kiun vi elversxis, vi kulpigxis, kaj per viaj idoloj, kiujn vi faris, vi malpurigxis; vi alproksimigis vian tempon kaj alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin hontindajxo inter la nacioj kaj mokatajxo por cxiuj landoj.
-
5
|Ezequiel 22:5|
Tiuj, kiuj estas proksimaj, kaj tiuj, kiuj estas malproksimaj de vi, mokos vin, kiu havos malpuran nomon kaj grandan maltrankvilecon.
-
6
|Ezequiel 22:6|
Jen la estroj de Izrael, cxiu el ili laux sia potenco, estis cxe vi, por versxi sangon.
-
7
|Ezequiel 22:7|
Patron kaj patrinon oni malsxatis cxe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustajxon cxe vi.
-
8
|Ezequiel 22:8|
Miajn sanktajxojn vi malestimis, kaj Miajn sabatojn vi malsanktigis.
-
9
|Ezequiel 22:9|
Kalumniantoj estis cxe vi, por versxi sangon; sur la montoj oni mangxis cxe vi, malcxastajxojn oni faris meze de vi.
-
10
|Ezequiel 22:10|
Nudajxon de patro oni malkovris cxe vi, perfortis virinon dum sxia monatajxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13