-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Ezequiel 20:1|
En la sepa jaro, en la deka tago de la kvina monato, venis kelkaj el la plejagxuloj de Izrael, por demandi la Eternulon, kaj ili sidigxis antaux mi.
-
2
|Ezequiel 20:2|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
3
|Ezequiel 20:3|
Ho filo de homo, parolu al la plejagxuloj de Izrael, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu por demandi Min vi venis? kiel Mi vivas, Mi ne respondos al via demando, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
4
|Ezequiel 20:4|
Se vi volas jugxi ilin, se vi volas jugxi, ho filo de homo, tiam montru al ili la abomenindajxojn de iliaj patroj,
-
5
|Ezequiel 20:5|
kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon, diris:Mi estas la Eternulo, via Dio-
-
6
|Ezequiel 20:6|
en tiu tago Mi per levo de la mano promesis al ili, ke Mi elkondukos ilin el la lando Egipta en landon, kiun Mi elektis por ili, kie fluas lakto kaj mielo, kaj kiu estas la plej bela el cxiuj landoj.
-
7
|Ezequiel 20:7|
Kaj Mi diris al ili:CXiu el vi forjxetu la fiajxojn, kiuj estas antaux liaj okuloj, kaj ne malpurigu vin per la idoloj de Egiptujo:Mi, la Eternulo, estas via Dio.
-
8
|Ezequiel 20:8|
Sed ili malobeis Min kaj ne volis auxskulti Min, kaj neniu el ili forjxetis la fiajxojn, kiuj estis antaux liaj okuloj, kaj la idolojn de Egiptujo ili ne forlasis. Kaj Mi intencis elversxi sur ilin Mian koleron, kontentigi sur ili Mian indignon meze de la lando Egipta.
-
9
|Ezequiel 20:9|
Tamen pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili estis kaj antaux kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta.
-
10
|Ezequiel 20:10|
Kaj Mi elkondukis ilin el la lando Egipta kaj venigis ilin en la dezerton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7