-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Ezequiel 20:21|
Sed la infanoj malobeis Min:Miajn legxojn ili ne sekvis, ili ne observis kaj ne plenumis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, malsanktigis Miajn sabatojn. Kaj Mi intencis elversxi Mian koleron sur ilin, kontentigi Mian indignon sur ili en la dezerto.
-
22
|Ezequiel 20:22|
Tamen Mi retiris Mian manon kaj agis pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, antaux kies okuloj Mi elkondukis ilin.
-
23
|Ezequiel 20:23|
Sed, levinte Mian manon, Mi diris al ili en la dezerto, ke Mi disjxetos ilin inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn
-
24
|Ezequiel 20:24|
pro tio, ke ili ne plenumis Miajn decidojn, malsxatis Miajn legxojn, malsanktigis Miajn sabatojn, kaj direktis siajn okulojn al la idoloj de siaj patroj.
-
25
|Ezequiel 20:25|
Tial Mi donis al ili instituciojn nebonajn, kaj arangxojn, per kiuj ili ne povas vivi;
-
26
|Ezequiel 20:26|
kaj Mi permesis al ili malpurigi sin per siaj oferoj, trairigante tra fajro cxiun unuenaskiton, por ke Mi ruinigu ilin, por ke ili eksciu, ke Mi estas la Eternulo.
-
27
|Ezequiel 20:27|
Tial parolu al la domo de Izrael, ho filo de homo, kaj diru al ili, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ankoraux plue viaj patroj malhonoris Min per la pekoj, kiujn ili faris kontraux Mi:
-
28
|Ezequiel 20:28|
Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano promesis, ke Mi donos gxin al ili; sed cxie, kie ili vidis ian altan monteton aux ian brancxoricxan arbon, ili bucxis tie siajn oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien siajn agrablajn odorajxojn kaj versxis tie siajn versxoferojn.
-
29
|Ezequiel 20:29|
Kaj Mi diris al ili:Kio estas tiu altajxo, sur kiun vi iras? Kaj oni donis al tiu loko la nomon Altajxo gxis la nuna tago.
-
30
|Ezequiel 20:30|
Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi malpurigas vin konforme al la konduto de viaj patroj, kaj vi malcxaste sekvas iliajn abomenindajxojn;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7