-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Ezequiel 37:1|
Aperis super mi la mano de la Eternulo, kaj elirigis min en la inspiro de la Eternulo, kaj starigis min meze de ebenajxo, kiu estis plena de ostoj.
-
2
|Ezequiel 37:2|
Kaj Li kondukis min cxirkauxe cxirkaux ili; estis tre multe da ili sur la ebenajxo, kaj ili estis tre sekaj.
-
3
|Ezequiel 37:3|
Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! cxu revivigxos cxi tiuj ostoj? Mi respondis:Ho Sinjoro, ho Eternulo, nur Vi tion scias.
-
4
|Ezequiel 37:4|
Kaj Li diris al mi:Profetu pri cxi tiuj ostoj, kaj diru al ili:Ho sekaj ostoj, auxskultu la vorton de la Eternulo!
-
5
|Ezequiel 37:5|
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al cxi tiuj ostoj:Jen Mi venigos en vin spiriton, kaj vi revivigxos;
-
6
|Ezequiel 37:6|
kaj Mi donos al vi tendenojn, Mi kreskigos cxirkaux vi karnon, Mi kovros vin per hauxto, Mi enmetos en vin spiriton, kaj vi revivigxos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
-
7
|Ezequiel 37:7|
Kaj mi profetis, kiel estis ordonite al mi; kaj kiam mi eldiris mian profetajxon, farigxis bruo kaj tumulto, kaj la ostoj komencis alproksimigxadi, cxiu osto al sia osto.
-
8
|Ezequiel 37:8|
Kaj mi vidis:jen sur ili estas tendenoj, kaj elkreskis karno, kaj hauxto kovris ilin supre; sed spirito en ili ne estis.
-
9
|Ezequiel 37:9|
Kaj Li diris al mi:Profetu al la spirito, profetu, ho filo de homo, kaj diru al la spirito:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:El la kvar ventoj venu, ho spirito, kaj ekblovu sur cxi tiujn mortigitojn, por ke ili revivigxu.
-
10
|Ezequiel 37:10|
Kaj mi profetis, kiel Li ordonis al mi; kaj eniris en ilin spirito, kaj ili revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj, tre, tre granda armeo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7