-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Ezequiel 27:1|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
2
|Ezequiel 27:2|
Vi, ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Tiro;
-
3
|Ezequiel 27:3|
kaj diru al Tiro, kiu sidas cxe la enirejo de la maro kaj kiu komercas kun la popoloj sur multaj insuloj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ho Tiro, vi diras:Mi estas perfektajxo de beleco!
-
4
|Ezequiel 27:4|
En la koro de la maro estas viaj limoj; viaj konstruintoj faris vin perfekte bela.
-
5
|Ezequiel 27:5|
El cipresoj de Senir ili konstruis por vi cxiujn viajn tabulojn, cedrojn de Lebanon ili prenis, por fari viajn mastojn.
-
6
|Ezequiel 27:6|
El kverkoj de Basxan ili faris viajn remilojn, viajn benkojn ili faris el eburo kaj el bukso de la insuloj de la Kitidoj.
-
7
|Ezequiel 27:7|
El delikata brodita tolo Egipta estis viaj veloj, kaj tio estis ankaux via standardo; blua kaj purpura sxtofo de la insuloj de Elisxa estis viaj kovrotukoj.
-
8
|Ezequiel 27:8|
La logxantoj de Cidon kaj Arvad estis viaj remistoj; viajn proprajn kompetentulojn vi havis, ho Tiro, kaj ili estis viaj sxipgvidistoj.
-
9
|Ezequiel 27:9|
La plejagxuloj de Gebal kaj gxiaj kompetentuloj estis cxe vi kalfatristoj; cxiaj sxipoj de la maro kaj iliaj sxipistoj estis cxe vi, por servi al via komercado.
-
10
|Ezequiel 27:10|
Persoj, Ludidoj, kaj Putidoj estis en via armeo, kiel viaj militistoj, pendigis cxe vi siajn sxildojn kaj kaskojn, kaj estis via beleco.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13