-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Ezequiel 20:11|
Kaj Mi donis al ili Miajn legxojn, kaj Mi konigis al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas.
-
12
|Ezequiel 20:12|
Ankaux Miajn sabatojn Mi donis al ili, por ke ili estu signo inter Mi kaj ili, por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.
-
13
|Ezequiel 20:13|
Sed la domo de Izrael ribelis kontraux Mi en la dezerto:ili ne sekvis Miajn legxojn, kaj ili malsxatis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, kaj Miajn sabatojn ili tre malsanktigis. Kaj Mi intencis elversxi sur ilin Mian koleron en la dezerto, por ekstermi ilin.
-
14
|Ezequiel 20:14|
Tamen Mi agis pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, antaux kies okuloj Mi elkondukis ilin.
-
15
|Ezequiel 20:15|
Mi levis kontraux ilin Mian manon en la dezerto, por ne venigi ilin en la landon, kiun Mi destinis, en kiu fluas lakto kaj mielo kaj kiu estas la plej bela el cxiuj landoj;
-
16
|Ezequiel 20:16|
pro tio, ke ili malsxatis Miajn decidojn, ne sekvis Miajn legxojn, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; cxar ilia koro sekvis iliajn idolojn.
-
17
|Ezequiel 20:17|
Tamen Mia okulo indulgis ilin, por ne pereigi ilin, kaj Mi ne faris al ili finon en la dezerto.
-
18
|Ezequiel 20:18|
Kaj Mi diris al iliaj infanoj en la dezerto:Ne sekvu la legxojn de viaj patroj, ne observu iliajn morojn, kaj ne malpurigu vin per iliaj idoloj.
-
19
|Ezequiel 20:19|
Mi, la Eternulo, estas via Dio; Miajn legxojn sekvu, kaj Miajn decidojn observu, kaj plenumu ilin;
-
20
|Ezequiel 20:20|
kaj tenu sankte Miajn sabatojn, por ke ili estu signo inter Mi kaj vi, por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7