-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Ezequiel 12:21|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
22
|Ezequiel 12:22|
Ho filo de homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan:Pasos multe da tempo, kaj cxiu antauxdiro malaperos?
-
23
|Ezequiel 12:23|
Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi neniigos cxi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili:Proksima jam estas la tempo kaj la plenumigxo de cxiu antauxdiro.
-
24
|Ezequiel 12:24|
CXar neniu profetajxo estos plu vana, kaj neniu antauxdiro estos dusenca en la domo de Izrael.
-
25
|Ezequiel 12:25|
CXar Mi, la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumigxos, ne plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas vorton, kaj Mi gxin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
26
|Ezequiel 12:26|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
27
|Ezequiel 12:27|
Ho filo de homo! jen la domo de Izrael diras:La profetajxo, kiun li profetas, venos ankoraux post longa tempo; pri tempoj malproksimaj li profetas.
-
28
|Ezequiel 12:28|
Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Neniu el Miaj vortoj plu prokrastigxos; vorto, kiun Mi diros, plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7