-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Ezequiel 18:21|
Sed se malpiulo deturnas sin de cxiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li observos cxiujn Miajn legxojn kaj agados gxuste kaj juste, tiam li vivos, li ne mortos.
-
22
|Ezequiel 18:22|
CXiuj liaj malbonagoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj bonaj agoj, kiujn li faris, li vivos.
-
23
|Ezequiel 18:23|
CXu Mi deziras la morton de malpiulo? diras la Sinjoro, la Eternulo; kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos.
-
24
|Ezequiel 18:24|
Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al cxiuj abomenindajxoj, kiujn faras malpiulo:cxu li tiam povas vivi? CXiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos.
-
25
|Ezequiel 18:25|
Vi diros:Ne gxusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Auxskultu do, ho domo de Izrael:CXu Mia maniero de agado estas ne gxusta? Ne, via konduto estas ne gxusta.
-
26
|Ezequiel 18:26|
Kiam virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn kaj mortas pro tio, tiam li mortas pro siaj malbonagoj, kiujn li faris.
-
27
|Ezequiel 18:27|
Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas gxuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo.
-
28
|Ezequiel 18:28|
CXar li rigardis, kaj retiris sin de cxiuj siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos.
-
29
|Ezequiel 18:29|
La domo de Izrael diros:Ne gxusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. CXu Mia agadmaniero estas ne gxusta, ho domo de Izrael? Ne, via agadmaniero estas ne gxusta.
-
30
|Ezequiel 18:30|
Tial Mi jugxos vin, ho domo de Izrael, cxiun laux lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de cxiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13