-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Ezequiel 36:11|
Mi aperigos sur vi multe da homoj kaj brutoj, kaj ili multigxos kaj fruktoricxigxos; kaj Mi faros vin logxataj, kiel en via antauxa tempo, kaj Mi bonfarados al vi pli ol en via komenco; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
-
12
|Ezequiel 36:12|
Mi venigos sur vin homojn, Mian popolon Izrael; kaj ili posedos vin, kaj vi estos ilia heredajxo, kaj vi ne plu seninfanigos ilin.
-
13
|Ezequiel 36:13|
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke oni diras al vi:Vi formangxas homojn, kaj vi seninfanigis vian popolon-
-
14
|Ezequiel 36:14|
pro tio vi nun ne plu mangxos homojn, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
15
|Ezequiel 36:15|
Kaj Mi ne plu auxdigos kontraux vi insultadon de la nacioj, kaj vi ne plu havos malhonoron de la flanko de popoloj, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
16
|Ezequiel 36:16|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
17
|Ezequiel 36:17|
Ho filo de homo! la domo de Izrael, logxante sur sia tero, malpurigis gxin per sia konduto kaj per siaj agoj; kiel la malpurajxo de virino dum sxia monatajxo estis antaux Mi ilia konduto.
-
18
|Ezequiel 36:18|
Kaj Mi elversxis sur ilin Mian koleron pro la sango, kiun ili versxadis sur la teron, kaj pro tio, ke ili malpurigadis gxin per siaj idoloj;
-
19
|Ezequiel 36:19|
kaj Mi disjxetis ilin inter la naciojn, kaj ili estis dispelitaj en la diversajn landojn; konforme al ilia konduto kaj al iliaj agoj Mi faris jugxon kontraux ili.
-
20
|Ezequiel 36:20|
Kaj ili aligxis al la nacioj, al kiuj ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan nomon tiel, ke oni diris pri ili:CXu tio estas la popolo de la Eternulo, kiu devis eliri el Lia lando?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13