-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Ezequiel 36:31|
Tiam vi rememoros vian malbonan konduton kaj viajn nebonajn agojn, kaj vi faros al vi mem riprocxojn pro viaj malbonagoj kaj pro viaj abomenindajxoj.
-
32
|Ezequiel 36:32|
Ne pro vi Mi agas, diras la Sinjoro, la Eternulo; tion vi sciu. Hontu kaj rugxigxu pri via konduto, ho domo de Izrael!
-
33
|Ezequiel 36:33|
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tempo, kiam Mi purigos vin de cxiuj viaj malbonagoj kaj logxatigos la urbojn, kaj la ruinoj estos rekonstruitaj,
-
34
|Ezequiel 36:34|
kaj la dezertigita tero estos prilaborata anstataux tio, ke gxi estis dezerto antaux la okuloj de cxiu pasanto:
-
35
|Ezequiel 36:35|
tiam oni diros:CXi tiu dezertigita tero farigxis kiel la gxardeno Eden, kaj la urboj ruinigitaj, dezertigitaj, kaj detruitaj estas nun fortikigitaj kaj logxataj.
-
36
|Ezequiel 36:36|
Kaj ekscios la nacioj, kiuj restos cxirkaux vi, ke Mi, la Eternulo, rekonstruis la detruitajxon, priplantis la dezertigitajxon; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.
-
37
|Ezequiel 36:37|
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ankoraux en tio Mi trovigos Min al la domo de Izrael, kaj faros al ili:Mi multigos cxe ili la homojn kiel sxafojn.
-
38
|Ezequiel 36:38|
Kiel la sanktaj sxafoj, kiel la sxafoj de Jerusalem dum gxiaj festoj, tiel la dezertigitaj urboj plenigxos de amasoj da homoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13