- 
			
				
 Leer por capítulos:
 - 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									11
									 
									 
									|Ezequiel 23:11|
									Tion vidis sxia fratino Oholiba, kaj en siaj voluptajxoj sxi agis ankoraux pli malbone ol sxi, kaj sxia malcxastado estis ankoraux pli granda,  ol la malcxastado de sxia fratino.									
     
 - 
									
									12
									 
									 
									|Ezequiel 23:12|
									SXi amis volupte la filojn de Asirio, estrojn kaj urboregantojn, siajn najbarojn, kiuj portis belajn vestojn, estis lertaj rajdistoj, kaj cxiuj estis cxarmaj junuloj.									
     
 - 
									
									13
									 
									 
									|Ezequiel 23:13|
									Mi vidis, ke sxi malpurigxis, kaj ke ambaux havas la saman konduton.									
     
 - 
									
									14
									 
									 
									|Ezequiel 23:14|
									Sed cxi tiu malcxastis ankoraux pli. Kiam sxi vidis pentritajn virojn sur la muro, bildojn de HXaldeoj, kolore pentritajn,									
     
 - 
									
									15
									 
									 
									|Ezequiel 23:15|
									kun zonoj cxirkaux siaj lumboj, kun longaj kapkovroj sur siaj kapoj,  aspektantajn kiel herooj, prezentantajn la bildon de Babelanoj el HXaldeujo,  ilia naskigxlando,									
     
 - 
									
									16
									 
									 
									|Ezequiel 23:16|
									tiam sxi volupte ekamis ilin, kiam sxi vidis ilian bildon, kaj sxi sendis al ili senditojn en HXaldeujon.									
     
 - 
									
									17
									 
									 
									|Ezequiel 23:17|
									Kaj la Babelanoj venis al sxi, por ame kusxi kun sxi, kaj ili malpurigis sxin per sia malcxastajxo, kaj sxi malpurigxis per ili; kaj poste sxia animo trosatigxis de ili.									
     
 - 
									
									18
									 
									 
									|Ezequiel 23:18|
									Kaj kiam sxia malcxastado kaj sxia hontindeco farigxis tro malkasxa,  tiam Mia animo tedigxis de sxi, kiel Mia animo tedigxis de sxia fratino.									
     
 - 
									
									19
									 
									 
									|Ezequiel 23:19|
									Sed sxi malcxastadis cxiam pli, rememorante la tagojn de sia juneco,  kiam sxi malcxastadis en la lando Egipta.									
     
 - 
									
									20
									 
									 
									|Ezequiel 23:20|
									Kaj sxi volupte ekamis pli ol iliaj kromvirinoj ilin, kies karno estas kiel karno de azenoj kaj kies elfluo estas kiel elfluo de cxevaloj.									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8