- 
			
				
 Leer por capítulos:
 - 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									31
									 
									 
									|Ezequiel 23:31|
									Vi iris laux la vojo de via fratino, tial Mi donos sxian kalikon en vian manon.									
     
 - 
									
									32
									 
									 
									|Ezequiel 23:32|
									Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj largxan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti.									
     
 - 
									
									33
									 
									 
									|Ezequiel 23:33|
									Vi farigxos plena de ebrieco kaj malgxojo, cxar kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario.									
     
 - 
									
									34
									 
									 
									|Ezequiel 23:34|
									Kaj vi eltrinkos gxin gxisfunde, kaj vi cxirkauxlekos gxiajn rompopecetojn, kaj vi dissxiros vian bruston; cxar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.									
     
 - 
									
									35
									 
									 
									|Ezequiel 23:35|
									Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi forgesis Min kaj forjxetis Min malantaux vian dorson, tial suferu nun pro viaj malvirtoj kaj pro viaj malcxastajxoj.									
     
 - 
									
									36
									 
									 
									|Ezequiel 23:36|
									Kaj la Eternulo diris al mi:Ho filo de homo! cxu vi volas jugxi Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn abomenindajxojn?									
     
 - 
									
									37
									 
									 
									|Ezequiel 23:37|
									CXar ili adultis, kaj sango estas sur iliaj manoj; ili adultis kun siaj idoloj; kaj siajn infanojn, kiujn ili naskis al Mi, ili trairigis por ili tra fajro, kiel mangxajxon por ili.									
     
 - 
									
									38
									 
									 
									|Ezequiel 23:38|
									Ankoraux cxi tion ili faris al Mi:ili malpurigis Mian sanktejon en tiu tempo, kaj malsanktigis Miajn sabatojn;									
     
 - 
									
									39
									 
									 
									|Ezequiel 23:39|
									kaj, bucxinte siajn infanojn por siaj idoloj, ili en la sama tago venis en Mian sanktejon, por malsanktigi gxin; jen tiel ili agis en Mia domo.									
     
 - 
									
									40
									 
									 
									|Ezequiel 23:40|
									Ili ankaux sendis, por inviti homojn el malproksime, al kiuj sendito estis sendita; kaj ili venis, tiuj, por kiuj vi vin lavis, kolerigis viajn okulojn, kaj ornamis vin per ornamajxoj,									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8