-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Ezequiel 13:11|
diru al tiuj, kiuj sxmiras per maltauxga mortero, ke gxi defalos; estos pluvego, kaj vi, sxtonoj de grandega hajlo, falos sur gxin, kaj forta vento gxin krevigos.
-
12
|Ezequiel 13:12|
Kaj jen la muro falis; cxu oni ne diros al vi:Kie estas la mortero, per kiu vi sxmiris?
-
13
|Ezequiel 13:13|
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi elpusxos fortan venton en Mia indigno kaj pluvegon en Mia kolero kaj sxtonojn de hajlo en Mia furiozo, por cxion ekstermi.
-
14
|Ezequiel 13:14|
Mi detruos la muron, kiun vi sxmiris per maltauxga mortero, Mi dissxutos gxin sur la teron tiel, ke nudigxos gxia fundamento; kaj gxi disfalos, kaj vi pereos meze de gxi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
-
15
|Ezequiel 13:15|
Kaj Mi plene kontentigos Mian koleron sur la muro, kaj sur tiuj, kiuj sxmiris gxin per maltauxga mortero, kaj Mi diros al vi:Jam ne ekzistas la muro, kaj jam ne ekzistas tiuj, kiuj sxmiris gxin.
-
16
|Ezequiel 13:16|
Tiaj estas la profetoj de Izrael, kiuj profetas pri Jerusalem, kaj predikas al gxi vizion pri paco, kvankam paco ne estos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
17
|Ezequiel 13:17|
Kaj vi, ho filo de homo, direktu vian vizagxon al la filinoj de via popolo, kiuj profetas laux elpenso de sia koro; kaj profetu pri ili,
-
18
|Ezequiel 13:18|
kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al tiuj, kiuj kudras kusenojn sub cxiujn kubutojn kaj faras kaptukojn por kapoj de cxia alteco, por kapti animojn! kaptante la animojn de Mia popolo, vi volas konservi viajn animojn.
-
19
|Ezequiel 13:19|
Kaj vi malsanktigas Min antaux Mia popolo pro plenmano da hordeo kaj pro peco da pano, mortigante animojn, kiuj ne devas morti, kaj konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne devas vivi, mensogante al Mia popolo, kiu volonte auxskultas mensogon.
-
20
|Ezequiel 13:20|
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iros kontraux viajn kusenojn, per kiuj vi kaptas tie la animojn flugemajn, Mi elsxiros ilin el viaj brakoj, kaj forliberigos la animojn, kiujn vi allogas, ke ili flugu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19