-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Ezequiel 16:21|
Vi bucxis Miajn infanojn kaj pasigis ilin tra fajro por ili.
-
22
|Ezequiel 16:22|
Kaj en cxiuj viaj abomenindajxoj kaj malcxastajxoj vi ne rememoris la tagojn de via juneco, kiam vi estis nuda kaj nekovrita, baraktanta en via sango.
-
23
|Ezequiel 16:23|
Kaj post cxiuj viaj malbonagoj (ho ve, ve al vi! diras la Sinjoro, la Eternulo)
-
24
|Ezequiel 16:24|
vi konstruis al vi malcxastejon, kaj faris al vi fialtajxojn sur cxiu strato.
-
25
|Ezequiel 16:25|
En la komenco de cxiu vojo vi konstruis viajn fialtajxojn, vi abomenindigis vian belecon, vi etendis viajn piedojn al cxiu pasanto, kaj vi malcxastis.
-
26
|Ezequiel 16:26|
Vi malcxastis kun la filoj de Egiptujo, viaj grandkorpaj najbaroj, kaj vi multe malcxastis, kolerigante Min.
-
27
|Ezequiel 16:27|
Kaj jen Mi etendis Mian manon kontraux vin kaj malgrandigis vian destinitajxon, kaj Mi transdonis vin al la volo de viaj malamikinoj, la filinoj de Filisxtujo, kiuj hontis pri via malvirta konduto.
-
28
|Ezequiel 16:28|
Kaj vi malcxastis kun la filoj de Asirio, ne povante satigxi; vi malcxastis kun ili, kaj tamen ne kontentigxis.
-
29
|Ezequiel 16:29|
Vi multigis viajn malcxastajxojn gxis la lando de komercado, HXaldeujo, sed ankaux tio vin ne kontentigis.
-
30
|Ezequiel 16:30|
Per kio Mi povas purigi vian koron, diras la Sinjoro, la Eternulo, se vi faras cxion cxi tion, farojn de plej senhonta malcxastistino?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3