-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Ezequiel 24:1|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo en la nauxa jaro, en la deka monato, en la deka tago de la monato, dirante:
-
2
|Ezequiel 24:2|
Ho filo de homo! enskribu al vi la nomon de cxi tiu tago, gxuste de cxi tiu tago; la regxo de Babel atingis Jerusalemon gxuste en cxi tiu tago.
-
3
|Ezequiel 24:3|
Kaj prezentu parabolon al la domo malobeema, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Starigu kaldronon, starigu, kaj versxu en gxin akvon.
-
4
|Ezequiel 24:4|
Enkolektu en gxin gxiajn pecojn, cxiujn bonajn pecojn, la lumbojn kaj sxultrojn; per plej bonaj ostoj plenigu gxin.
-
5
|Ezequiel 24:5|
Prenu plej bonan sxafajxon, metu suben vicon da ostoj; boligu bone, ke ankaux la ostoj kuirigxu en gxi.
-
6
|Ezequiel 24:6|
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la sangavida urbo, al la kaldrono, kies sedimento restas en gxi kaj kies sedimento ne eliras el gxi! pecon post peco eljxetu el gxi, ne elektu lote.
-
7
|Ezequiel 24:7|
CXar gxia sango estas en gxi; sur nudan rokon gxi versxis gxin, ne versxis gxin sur la teron, kie polvo povus gxin kovri.
-
8
|Ezequiel 24:8|
Por venigi sur gxin Mian koleron, por fari vengxon, Mi versxos gxian sangon sur nudan rokon, por ke gxi ne estu kovrita.
-
9
|Ezequiel 24:9|
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la sangavida urbo! Mi ankaux arangxos grandan brulolignaron.
-
10
|Ezequiel 24:10|
Multigu la lignon, ekbruligu la fajron, plenkuiru la viandon, bone spicu, ke ecx la ostoj brulu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10