- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									11
									 
									 
									|Ezequiel 30:11|
									Li kune kun sia popolo, la plej terura el la nacioj, estos venigitaj,  por pereigi la landon; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraux Egiptujon kaj plenigos la landon per mortigitoj.									
									    
								 
- 
									
									12
									 
									 
									|Ezequiel 30:12|
									Kaj la riverojn Mi faros sektero, kaj la landon Mi transdonos en la manojn de homoj malbonaj; kaj Mi ruinigos la landon, kaj cxion, kio estas en gxi, per la manoj de fremduloj; Mi, la Eternulo, tion parolis.									
									    
								 
- 
									
									13
									 
									 
									|Ezequiel 30:13|
									Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi ekstermos la idolojn kaj neniigos la malverajn diojn en Nof, kaj ne plu estos princo el la lando Egipta, kaj Mi venigos timon sur la landon Egiptan.									
									    
								 
- 
									
									14
									 
									 
									|Ezequiel 30:14|
									Mi ruinigos Patroson, Mi ekbruligos fajron en Coan, kaj Mi faros jugxon en No.									
									    
								 
- 
									
									15
									 
									 
									|Ezequiel 30:15|
									Mi elversxos Mian koleron sur la Egiptan fortikajxon Sin, kaj Mi ekstermos la homomulton en No.									
									    
								 
- 
									
									16
									 
									 
									|Ezequiel 30:16|
									Mi ekbruligos fajron en Egiptujo; forte ektremos Sin, No estos trarompita, kaj Nof havos cxiutagan angoron.									
									    
								 
- 
									
									17
									 
									 
									|Ezequiel 30:17|
									La junuloj de Aven kaj de Pi-Beset falos de glavo, kaj la virinoj iros en forkaptitecon.									
									    
								 
- 
									
									18
									 
									 
									|Ezequiel 30:18|
									En Tahxpanhxes mallumigxos la tago, kiam Mi rompos tie la jugon de Egiptujo, kaj malaperos en gxi la fiereco de gxia forto; mallumo gxin kovros,  kaj gxiaj filinoj iros en forkaptitecon.									
									    
								 
- 
									
									19
									 
									 
									|Ezequiel 30:19|
									Kaj Mi faros jugxon kontraux Egiptujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.									
									    
								 
- 
									
									20
									 
									 
									|Ezequiel 30:20|
									En la dek-unua jaro, en la unua monato, en la sepa tago de la monato,  aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18