-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Ezequiel 31:11|
pro tio Mi transdonos gxin en la manon de la plej potenca el la nacioj, kiu agos kun gxi konforme al gxia malboneco kaj elpusxos gxin.
-
12
|Ezequiel 31:12|
Kaj elhakos gxin fremduloj, la plej teruraj el la nacioj, kaj disjxetos gxin; sur la montojn kaj sur cxiujn valojn falos gxiaj brancxoj, kaj gxiaj brancxetoj rompigxos sur cxiuj torentoj de la lando, kaj cxiuj popoloj de la tero foriros el sub gxia ombro kaj forlasos gxin.
-
13
|Ezequiel 31:13|
Kaj sur gxia renversigxinta trunko sidos cxiaj birdoj de la cxielo, kaj sur gxiaj brancxoj sidos cxiaj bestoj de la kampo,
-
14
|Ezequiel 31:14|
por ke neniu el la arboj apudakvaj fierigxu pri sia alteco, nek levu sian supron inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata arbo levigxu super ilin; cxar cxiuj ili estas destinitaj al la morto, en la profundon subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en la tombon.
-
15
|Ezequiel 31:15|
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tago, kiam gxi iros en SXeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro gxi la abismon, Mi haltigos gxiajn riverojn, ke starigxu la grandaj akvoj, Mi mallumigos pro gxi Lebanonon, kaj cxiuj arboj de la kampo estos afliktitaj.
-
16
|Ezequiel 31:16|
Per la bruo de gxia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi pusxos gxin en SXeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoligxos en la profundo subtera cxiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, cxiuj akvonutrataj.
-
17
|Ezequiel 31:17|
CXar ankaux ili iros en SXeolon, al tiuj, kiuj estis mortigitaj de glavo, kaj gxiaj kunuloj, kiuj sidis sub gxia ombro inter la nacioj.
-
18
|Ezequiel 31:18|
Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos jxetita en la profundon subteran; kaj vi kusxos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7