-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Ezequiel 44:21|
Vinon trinku neniu el la pastroj, kiam ili devas iri en la internan korton.
-
22
|Ezequiel 44:22|
Vidvinon aux eksedzinon ili ne prenu al si kiel edzinon; sed nur virgulinon el la idaro de la domo de Izrael, aux vidvinon, kiu vidvinigxis de pastro, ili prenu.
-
23
|Ezequiel 44:23|
Mian popolon ili devas instrui distingi inter sanktajxo kaj nesanktajxo, inter malpurajxo kaj purajxo.
-
24
|Ezequiel 44:24|
En disputa afero ili starigxu por jugxi, kaj ili jugxu laux Mia juro; Mian instruon kaj Miajn legxojn pri cxiuj Miaj festoj ili observu, kaj Miajn sabatojn ili tenu sankte.
-
25
|Ezequiel 44:25|
Al homo mortinta ili ne aliru, por ne farigxi malpura; nur por la patro aux la patrino, por filo aux filino, por frato aux needzinigita fratino ili povas sin malpurigi.
-
26
|Ezequiel 44:26|
Kaj kiam tia pastro repurigxos, oni kalkulu al li sep tagojn.
-
27
|Ezequiel 44:27|
Kaj en la tago, kiam li venos en la sanktejon, en la internan korton, por servi en la sanktejo, li alportu sian pekoferon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
28
|Ezequiel 44:28|
Kaj ilia heredajxo estu tio, ke Mi estas ilia heredajxo; terposedajxon ne donu al ili en Izrael:Mi estas ilia posedajxo.
-
29
|Ezequiel 44:29|
La farunoferojn, pekoferojn, kaj kulpoferojn ili mangxu; kaj cxio anatemita en Izrael apartenu al ili.
-
30
|Ezequiel 44:30|
Kaj la unuaajxo el cxio unuenaskita, kaj cxiaj oferdonoj el cxiuj viaj oferdonoj apartenu al la pastroj; kaj la unuaajxon de via pasto donu al la pastroj, por ke beno estu super via domo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13