-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Ezequiel 47:11|
Sed gxiaj marcxoj kaj marcxetoj ne sanigxos, ili estos destinitaj por salo.
-
12
|Ezequiel 47:12|
Kaj apud la torento sur ambaux bordoj kreskos cxiaspecaj mangxajxdonantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfinigxos iliaj fruktoj; cxiumonate ili donos novajn fruktojn, cxar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel mangxajxo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.
-
13
|Ezequiel 47:13|
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen estas la limoj, laux kiuj vi devas dividi heredige la teron al la dek du triboj de Izrael:al Jozef duoblan parton.
-
14
|Ezequiel 47:14|
Kaj dividu gxin al cxiuj egale; cxar per levo de la mano Mi promesis doni gxin al viaj patroj, tial cxi tiu tero farigxos via hereda posedajxo.
-
15
|Ezequiel 47:15|
Jen estas la limo de la lando:sur la norda rando, komencante de la Granda Maro, gxi iras tra HXetlon en la direkto al Cedad;
-
16
|Ezequiel 47:16|
tra HXamat, Berota, Sibraim, kiu estas inter la limo de Damasko kaj la limo de HXamat, gxis HXacer-Tihxon, kiu trovigxas cxe la limo de HXavran.
-
17
|Ezequiel 47:17|
Kaj la limo estos de la maro gxis HXacar-Enan apud la limo de Damasko, kaj gxis la norda Cafon kaj la limo de HXamat. Tio estas la rando norda.
-
18
|Ezequiel 47:18|
Kaj la orientan randon mezuru inter HXavran kaj Damasko, inter Gilead kaj la lando de Izrael, laux Jordan, de la limo gxis la orienta maro; tio estas la rando orienta.
-
19
|Ezequiel 47:19|
La suda rando estas de Tamar gxis la Akvo de Malpaco apud Kadesx, laux la torento gxis la Granda Maro; tio estas la rando suda.
-
20
|Ezequiel 47:20|
La okcidenta rando estas la Granda Maro, gxis la komenco de HXamat; tio estas la rando okcidenta.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3