-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
18
|Ezequiel 40:18|
La pavimo estis flanke de la pordegoj; lauxlonge de la pordegoj la pavimo estis pli malalte.
-
19
|Ezequiel 40:19|
Kaj li mezuris la largxon deloke de la malsupra pordego gxis la ekstera rando de la interna korto, cent ulnojn orienten kaj norden.
-
20
|Ezequiel 40:20|
Li mezuris ankaux la longon kaj la largxon de la norden turnita pordego de la ekstera korto.
-
21
|Ezequiel 40:21|
Kaj da flankaj cxambretoj estis ambauxflanke po tri; kaj gxiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel cxe la unua pordego:kvindek ulnojn da longo kaj dudek kvin ulnojn da largxo.
-
22
|Ezequiel 40:22|
GXiaj fenestroj kaj vestibloj kaj palmornamoj havis la saman mezuron, kiel la pordego turnita orienten; per sep sxtupoj oni levigxadis sur gxin; kaj antaux gxi estis gxia vestiblo.
-
23
|Ezequiel 40:23|
Kaj la pordegoj de la interna korto estis kontraux la pordegoj norda kaj orienta; kaj li mezuris de pordego gxis pordego cent ulnojn.
-
24
|Ezequiel 40:24|
Kaj li kondukis min suden; kaj jen estis pordego turnita suden; kaj li mezuris gxiajn kolonojn kaj vestiblojn, kaj ilia mezuro estis la sama, kiel cxe la aliaj.
-
25
|Ezequiel 40:25|
Kaj fenestrojn kaj vestiblojn cxirkauxe gxi havis tiajn samajn, kiel tiuj fenestroj; la longo de la pordego estis kvindek ulnoj, kaj la largxo dudek kvin ulnoj.
-
26
|Ezequiel 40:26|
Kaj por supreniri gxi havis sep sxtupojn, kaj iliaj vestibloj estis antaux ili, kaj palmornamojn gxiaj kolonoj havis po unu sur unu flanko kaj unu sur la alia flanko.
-
27
|Ezequiel 40:27|
Ankaux cxe la interna korto estis pordego turnita suden; kaj li mezuris de unu pordego al la alia, turnita suden, cent ulnojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13