-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
12
|Ezequiel 6:12|
Kiu estas malproksime, tiu mortos de pesto; kiu estas proksime, tiu falos de glavo; kiu restis kaj konservigxis, tiu mortos de malsato. Tiel Mi konsumos Mian koleron sur ili.
-
13
|Ezequiel 6:13|
Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam iliaj mortigitoj kusxos inter siaj idoloj cxirkaux iliaj altaroj sur cxiu alta monteto, sur cxiuj suproj de la montoj, sub cxiu verda arbo, kaj sub cxiu densfolia kverko, tie, kie ili faradis bonodorajn incensojn al cxiuj siaj idoloj.
-
14
|Ezequiel 6:14|
Kaj Mi etendos Mian manon sur ilin, kaj en cxiuj iliaj logxlokoj Mi dezertigos la teron pli ol en la dezerto Dibla; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
-
1
|Ezequiel 7:1|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
2
|Ezequiel 7:2|
Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael:Fino venis, la fino por cxiuj kvar randoj de la lando.
-
3
|Ezequiel 7:3|
Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.
-
4
|Ezequiel 7:4|
Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; cxar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
-
5
|Ezequiel 7:5|
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Malbono, unu malbono nun venas;
-
6
|Ezequiel 7:6|
fino venas, venas la fino, gxi vekigxas kontraux vin, jen gxi venas.
-
7
|Ezequiel 7:7|
Venas matenrugxo kontraux vi, ho logxanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13