-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
23
|Ezequiel 3:23|
Kaj mi levigxis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la majesto de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar. Kaj mi jxetis min vizagxaltere.
-
24
|Ezequiel 3:24|
Kaj eniris en min la spirito kaj starigis min sur miaj piedoj. Kaj Li ekparolis al mi, kaj diris al mi:Iru, ensxlosu vin en via domo.
-
25
|Ezequiel 3:25|
Kaj vidu, ho filo de homo, oni metos sur vin sxnurojn kaj ligos vin per ili, kaj vi ne povos eliri inter ilin;
-
26
|Ezequiel 3:26|
kaj vian langon Mi algluos al via palato, kaj vi mutigxos kaj ne estos admonanto por ili; cxar ili estas domo malobeema.
-
27
|Ezequiel 3:27|
Sed kiam Mi ekparolos al vi, Mi malfermos vian busxon, kaj vi diros al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiu volas auxskulti, tiu auxskultu, kaj kiu ne volas, tiu rifuzu; cxar ili estas domo malobeema.
-
1
|Ezequiel 4:1|
Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi brikon kaj kusxigu gxin antaux vi, kaj desegnu sur gxi urbon, nome Jerusalemon.
-
2
|Ezequiel 4:2|
Kaj faru cxirkaux gxi siegxon, arangxu kontraux gxi bastionon, sursxutu kontraux gxi remparon, faru kontraux gxi tendaron, kaj starigu cxirkaux gxi muregrompilojn.
-
3
|Ezequiel 4:3|
Kaj prenu al vi feran paton kaj starigu gxin kiel feran muron inter vi kaj la urbo, kaj direktu vian vizagxon kontraux gxin; gxi estu sub siegxo, kaj vi siegxu gxin. Tio estu signo por la domo de Izrael.
-
4
|Ezequiel 4:4|
Kaj vi kusxigxu sur vian maldekstran flankon, kaj metu sur gxin la malpiecon de la domo de Izrael; dum tiom da tagoj, kiom vi kusxos sur gxi, vi portos sur vi ilian malpiecon.
-
5
|Ezequiel 4:5|
La jarojn de ilia malpieco Mi kalkulos al vi kiel tagojn:dum tricent nauxdek tagoj vi portos sur vi la malpiecon de la domo de Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13