-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
34
|Ezequiel 27:34|
Sed kiam sur la maroj vi estis jxetegata en la profundon de la akvo, falis cxe vi via komercado kaj via tuta homomulto.
-
35
|Ezequiel 27:35|
CXiuj logxantoj de la insuloj eksentis teruron pri vi, iliaj regxoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizagxo.
-
36
|Ezequiel 27:36|
La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.
-
1
|Ezequiel 28:1|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
2
|Ezequiel 28:2|
Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke via koro fierigxis, kaj vi diris:Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio;
-
3
|Ezequiel 28:3|
kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi;
-
4
|Ezequiel 28:4|
kvazaux per via sagxeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj argxenton en vian trezorejon;
-
5
|Ezequiel 28:5|
kvazaux per via granda sagxeco en via komercado vi grandigus vian ricxecon, kaj via koro fierigxis pro via ricxeco:
-
6
|Ezequiel 28:6|
pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar vi rigardas vian koron kiel koron de dio,
-
7
|Ezequiel 28:7|
tial jen Mi venigos kontraux vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraux la belajxojn de via sagxeco kaj malaperigos vian brilon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16