-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
12
|Ezequiel 29:12|
Kaj Mi faros la landon Egiptan dezerto inter la aliaj dezertaj landoj, kaj gxiaj urboj inter la aliaj ruinigitaj urboj estos dezertaj dum kvardek jaroj; kaj Mi disjxetos la Egiptojn inter la popolojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn.
-
13
|Ezequiel 29:13|
CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Post paso de kvardek jaroj Mi kolektos la Egiptojn el inter la popoloj, kien ili estis disjxetitaj;
-
14
|Ezequiel 29:14|
kaj Mi revenigos la forkaptitajn Egiptojn, kaj revenigos ilin en la landon Patros, en la landon de ilia deveno, kaj ili tie estos humila regno.
-
15
|Ezequiel 29:15|
GXi estos humila inter la aliaj regnoj, kaj gxi ne plu sin tenos alte super la nacioj; Mi faros gxin malgranda, por ke gxi ne regu super la nacioj.
-
16
|Ezequiel 29:16|
Kaj gxi ne plu estos por la domo de Izrael fidatajxo, rememoriganta iliajn malbonagojn, kiam ili sin turnadis al gxi; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
-
17
|Ezequiel 29:17|
En la dudek-sepa jaro, en la unua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
18
|Ezequiel 29:18|
Ho filo de homo! Nebukadnecar, regxo de Babel, sxargxis sian militistaron per granda laboro kontraux Tiro, tiel, ke cxiuj kapoj senharigxis kaj cxiuj sxultroj defrotigxis; kaj tamen nek li nek lia militistaro ricevis rekompencon antaux Tiro pro la laboro, kiun li faris antaux gxi.
-
19
|Ezequiel 29:19|
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi donos al Nebukadnecar, regxo de Babel, la landon Egiptan, por ke li forportu gxiajn ricxajxojn kaj faru en gxi rabadon kaj diskapton; kaj tio estos rekompenco por lia militistaro.
-
20
|Ezequiel 29:20|
Rekompence pro la laboro, kiun li faris, Mi donis al li la landon Egiptan; cxar ili laboris por Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
21
|Ezequiel 29:21|
En tiu tempo Mi elkreskigos kornon al la domo de Izrael, kaj al vi Mi donos liberecon de parolado inter ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16