-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
28
|Ezequiel 37:28|
Kaj la nacioj ekscios, ke Mi, la Eternulo, sanktigas Izraelon, cxar Mia sanktejo estos inter ili por eterne.
-
1
|Ezequiel 38:1|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
2
|Ezequiel 38:2|
Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Gog, en la lando Magog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal, kaj profetu pri li;
-
3
|Ezequiel 38:3|
kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Gog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal.
-
4
|Ezequiel 38:4|
Kaj Mi vagigos vin, Mi metos busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan militistaron, cxevalojn kaj rajdistojn, cxiujn en belegaj vestoj, grandan anaron, en kirasoj kaj kun sxildoj, kun glavo en la mano;
-
5
|Ezequiel 38:5|
Persojn, Etiopojn, kaj Putidojn, cxiujn kun sxildoj kaj kaskoj;
-
6
|Ezequiel 38:6|
Gomeron kun cxiuj gxiaj tacxmentoj, la domon de Togarma, de la nordaj randoj, kun cxiuj gxiaj tacxmentoj; multaj popoloj estos kun vi.
-
7
|Ezequiel 38:7|
Pretigu vin kaj arangxu vin, vi kaj cxiuj homamasoj, kiuj kolektigxis al vi, kaj vi estu ilia gvidanto.
-
8
|Ezequiel 38:8|
Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj cxiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta logxas ekster dangxero.
-
9
|Ezequiel 38:9|
Kaj vi levigxos, kaj venos kiel ventego; vi estos kiel nubego, kiu volas kovri la teron, vi kaj cxiuj viaj tacxmentoj kaj la multaj popoloj kun vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16