-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 24:1|
Kaj Abraham estis maljuna kaj en profunda agxo. Kaj la Eternulo benis Abrahamon en cxio.
-
2
|Génesis 24:2|
Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis cxion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron;
-
3
|Génesis 24:3|
kaj mi jxurigas vin per la Eternulo, la Dio de la cxielo kaj la Dio de la tero, ke vi ne prenos edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, inter kiuj mi logxas;
-
4
|Génesis 24:4|
sed en mian landon kaj en mian patrujon vi iros kaj vi prenos edzinon por mia filo Isaak.
-
5
|Génesis 24:5|
Kaj la sklavo diris al li: Eble la virino ne volos iri kun mi en cxi tiun landon; cxu mi tiam devas revenigi vian filon en la landon, el kiu vi eliris?
-
6
|Génesis 24:6|
Kaj Abraham diris al li: Gardu vin, ne revenigu mian filon tien.
-
7
|Génesis 24:7|
La Eternulo, la Dio de la cxielo, kiu prenis min el la domo de mia patro kaj el mia patrujo, kaj diris al mi kaj jxuris al mi, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon-Li sendos Sian angxelon antaux vi, kaj vi prenos edzinon por mia filo el tie.
-
8
|Génesis 24:8|
Kaj se la virino ne volos iri kun vi, tiam vi farigxos libera de cxi tiu mia jxuro; nur mian filon ne revenigu tien.
-
9
|Génesis 24:9|
Kaj la sklavo metis sian manon sub la femuron de sia sinjoro Abraham kaj jxuris al li pri tiu afero.
-
10
|Génesis 24:10|
Kaj la sklavo prenis dek kamelojn el la kameloj de sia sinjoro, kaj li iris; kaj cxiaj bonajxoj de lia sinjoro estis en liaj manoj. Kaj li levigxis kaj iris Mezopotamion, al la urbo Nahxor.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13