-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Génesis 24:21|
Kaj la viro admiris sxin silente, por konvinkigxi, cxu la Eternulo prosperigis lian vojon aux ne.
-
22
|Génesis 24:22|
Kaj kiam la kameloj cxesis trinki, tiam la viro prenis oran ringon, havantan la pezon de duono de siklo, kaj du braceletojn por sxiaj manoj, havantajn la pezon de dek sikloj da oro.
-
23
|Génesis 24:23|
Kaj li diris: Kies filino vi estas? volu diri al mi; cxu en la domo de via patro estas loko por ni, por tradormi la nokton?
-
24
|Génesis 24:24|
Kaj sxi diris al li: Mi estas filino de Betuel, filo de Milka, kiun sxi naskis al Nahxor.
-
25
|Génesis 24:25|
Kaj sxi diris al li: Ankaux da pajlo kaj da furagxo ni havas multe, kaj ankaux lokon, por ke vi tradormu la nokton.
-
26
|Génesis 24:26|
Kaj la viro klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo.
-
27
|Génesis 24:27|
Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de mia sinjoro Abraham, kiu ne lasis sen Sia favorkoreco kaj vereco mian sinjoron. Per la vojo, kiun mi iris, la Eternulo alkondukis min al la domo de la frato de mia sinjoro.
-
28
|Génesis 24:28|
Kaj la junulino kuris, kaj rakontis tiujn aferojn en la domo de sia patrino.
-
29
|Génesis 24:29|
Kaj Rebeka havis fraton, kiu estis nomata Laban. Kaj Laban kuris al la viro eksteren, al la fonto.
-
30
|Génesis 24:30|
Kaj kiam li vidis la ringon kaj la braceletojn sur la manoj de sia fratino, kaj kiam li auxdis la vortojn de sia fratino Rebeka, kiu diris: Tiel parolis kun mi tiu viro-tiam li iris al la viro, kaj jen tiu staras cxe la kameloj apud la fonto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13