-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Génesis 24:31|
Kaj li diris: Venu, benita de la Eternulo; kial vi staras ekstere? mi pretigis la domon kaj ankaux lokon por la kameloj.
-
32
|Génesis 24:32|
Kaj li venigis la viron en la domon, kaj malligis la kamelojn, kaj donis pajlon kaj furagxon al la kameloj, kaj akvon por lavi liajn piedojn, kaj la piedojn de la homoj, kiuj estis kun li.
-
33
|Génesis 24:33|
Kaj estis metita antaux li mangxo; sed li diris: Mi ne mangxos, antaux ol mi diros mian aferon. Kaj tiu diris: Parolu.
-
34
|Génesis 24:34|
Kaj li diris: Sklavo de Abraham mi estas.
-
35
|Génesis 24:35|
Kaj la Eternulo forte benis mian sinjoron, kaj li farigxis granda; kaj Li donis al li sxafojn kaj bovojn kaj argxenton kaj oron kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj kamelojn kaj azenojn.
-
36
|Génesis 24:36|
Kaj Sara, la edzino de mia sinjoro, naskis filon al mia sinjoro, kiam sxi maljunigxis; kaj li donis al li cxion, kion li havis.
-
37
|Génesis 24:37|
Kaj mia sinjoro jxurigis min, dirante: Ne prenu edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, en kies lando mi logxas.
-
38
|Génesis 24:38|
Nur al la domo de mia patro iru kaj al mia familio, kaj prenu edzinon por mia filo.
-
39
|Génesis 24:39|
Kaj mi diris al mia sinjoro: Eble la virino ne volos iri kun mi?
-
40
|Génesis 24:40|
Kaj li diris al mi: La Eternulo, antaux kiu mi iradis, sendos Sian angxelon kun vi kaj sukcesigos vian vojon; kaj vi prenos edzinon por mia filo el mia familio kaj el la domo de mia patro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13