-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 32:1|
Kaj Jakob iris sian vojon. Kaj renkontigxis kun li angxeloj de Dio.
-
2
|Génesis 32:2|
Kaj Jakob diris, kiam li ilin vidis: Tio estas militistaro de Dio; kaj li donis al tiu loko la nomon Mahxanaim.
-
3
|Génesis 32:3|
Jakob sendis antaux si senditojn al sia frato Esav, en la landon Seir, en la regionon de Edom.
-
4
|Génesis 32:4|
Kaj li ordonis al ili jene: Tiele diru al mia sinjoro Esav: Jen kion diris via sklavo Jakob: Mi logxis cxe Laban kaj restis tie gxis nun.
-
5
|Génesis 32:5|
Mi havas bovojn kaj azenojn, sxafojn kaj sklavojn kaj sklavinojn; kaj mi sendas, por sciigi mian sinjoron, por ke mi akiru vian favoron.
-
6
|Génesis 32:6|
Kaj la senditoj revenis al Jakob, kaj diris: Ni venis al via frato Esav; li iras renkonte al vi, kaj kvarcent homoj iras kune kun li.
-
7
|Génesis 32:7|
Tiam Jakob tre ektimis kaj afliktigxis. Kaj li dividis la homojn, kiuj estis kun li, kaj la sxafojn kaj la bovojn kaj la kamelojn, en du tacxmentojn;
-
8
|Génesis 32:8|
kaj li diris: Se Esav venos al unu tacxmento kaj venkobatos gxin, tiam la restinta tacxmento sin savos.
-
9
|Génesis 32:9|
Kaj Jakob diris: Dio de mia patro Abraham kaj Dio de mia patro Isaak, Eternulo, kiu diris al mi: Reiru en vian landon kaj en vian naskigxlokon, kaj Mi faros al vi bonon;
-
10
|Génesis 32:10|
mi estas tro malgranda por cxiuj favorkorajxoj kaj por la tuta bonajxo, kiun Vi faris al Via sklavo; cxar kun mia bastono mi transiris cxi tiun Jordanon, kaj nun mi havas du tacxmentojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13