-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Génesis 32:11|
Savu min de la mano de mia frato, de la mano de Esav; cxar mi timas lin, ke li eble venos kaj mortigos cxe mi patrinon kun la infanoj.
-
12
|Génesis 32:12|
Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco.
-
13
|Génesis 32:13|
Kaj li pasigis tie la nokton. Kaj li prenis el tio, kion li havis sub la mano, donacon por sia frato Esav:
-
14
|Génesis 32:14|
ducent kaprinojn kaj dudek virkaprojn, ducent sxafinojn kaj dudek virsxafojn,
-
15
|Génesis 32:15|
tridek mamnutrantajn kamelojn kun iliaj idoj, kvardek bovinojn kaj dek virbovojn, dudek azeninojn kaj dek azenidojn.
-
16
|Génesis 32:16|
Kaj li transdonis en la manojn de siaj sklavoj cxiun gregon aparte, kaj li diris al siaj sklavoj: Iru antaux mi kaj lasu liberan interspacon inter unu grego kaj alia.
-
17
|Génesis 32:17|
Kaj al la unua li ordonis jene: Se vin renkontos mia frato Esav, kaj demandos vin: Kies vi estas? kaj kien vi iras? kaj al kiu apartenas tio, kio estas antaux vi?
-
18
|Génesis 32:18|
tiam diru: Al via sklavo Jakob; gxi estas donaco, sendata al mia sinjoro Esav, kaj jen li ankaux mem estas post ni.
-
19
|Génesis 32:19|
Kaj li ordonis ankaux al la dua, ankaux al la tria, ankaux al cxiuj, kiuj iris post la gregoj, dirante: Tiamaniere parolu al Esav, kiam vi lin renkontos.
-
20
|Génesis 32:20|
Kaj diru: Jen ankaux via sklavo Jakob iras post ni. CXar li pensis: Mi pardonemigos lin per la donaco, kiu iras antaux mi, kaj poste mi vidos lian vizagxon; eble li akceptos min favore.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13