-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Génesis 32:21|
Kaj la donaco pasis antaux li; sed li pasigis tiun nokton en la tendaro.
-
22
|Génesis 32:22|
Kaj li levigxis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la vadejon de Jabok.
-
23
|Génesis 32:23|
Kaj li prenis ilin kaj transirigis ilin trans la riveron, kaj transigis tion, kion li havis.
-
24
|Génesis 32:24|
Kaj Jakob restis sola. Kaj iu luktis kun li gxis la apero de la matenrugxo.
-
25
|Génesis 32:25|
Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tusxis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikigxis, dum li luktis kun tiu.
-
26
|Génesis 32:26|
Kaj tiu diris: Forliberigu min, cxar levigxis la matenrugxo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaux ol vi min benos.
-
27
|Génesis 32:27|
Kaj tiu diris al li: Kia estas via nomo? Kaj li respondis: Jakob.
-
28
|Génesis 32:28|
Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; cxar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis.
-
29
|Génesis 32:29|
Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie.
-
30
|Génesis 32:30|
Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: CXar mi vidis Dion vizagxon kontraux vizagxo, kaj mia animo savigxis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13