-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Génesis 35:9|
Kaj denove Dio aperis al Jakob, kiam li revenis el Mezopotamio, kaj benis lin.
-
10
|Génesis 35:10|
Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael.
-
11
|Génesis 35:11|
Kaj Dio diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; fruktu kaj multigxu; popolo kaj popolaro farigxos el vi, kaj regxoj eliros el via lumbo.
-
12
|Génesis 35:12|
Kaj la landon, kiun Mi donis al Abraham kaj al Isaak, Mi donos al vi, kaj al via idaro post vi Mi donos la landon.
-
13
|Génesis 35:13|
Kaj Dio forlevigxis de li sur la loko, kie Li parolis kun li.
-
14
|Génesis 35:14|
Jakob starigis monumenton sur la loko, kie Li parolis kun li, monumenton sxtonan; kaj li versxis sur gxin versxoferon kaj versxis sur gxin oleon.
-
15
|Génesis 35:15|
Kaj al la loko, kie Dio parolis kun li, Jakob donis la nomon Bet-El.
-
16
|Génesis 35:16|
Kaj ili forlasis Bet-Elon. Kiam restis ankoraux negranda interspaco, por veni al Efrata, Rahxel naskis, kaj sxia akusxigxo estis malfacila.
-
17
|Génesis 35:17|
Dum sxia akusxigxa suferado la akusxistino diris al sxi: Ne timu, cxar ankaux cxi tiu cxe vi estas filo.
-
18
|Génesis 35:18|
Dum la elirado de sxia animo, cxar sxi estis mortanta, sxi donis al li la nomon Ben-Oni; sed lia patro donis al li la nomon Benjamen.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16