-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
19
|Génesis 35:19|
Kaj Rahxel mortis, kaj oni enterigis sxin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Lehxem.
-
20
|Génesis 35:20|
Kaj Jakob starigis monumenton super sxia tombo. Tio estas la tomba monumento de Rahxel gxis la nuna tago.
-
21
|Génesis 35:21|
Kaj Izrael formigris, kaj starigis sian tendon transe de la turo Eder.
-
22
|Génesis 35:22|
En la tempo, kiam Izrael logxis en tiu lando, Ruben iris kaj kusxis kun Bilha, la kromvirino de lia patro. Kaj pri tio auxdis Izrael. La filoj de Jakob estis dek du:
-
23
|Génesis 35:23|
la filoj de Lea: Ruben, la unuenaskito de Jakob, kaj Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isahxar kaj Zebulun;
-
24
|Génesis 35:24|
la filoj de Rahxel: Jozef kaj Benjamen;
-
25
|Génesis 35:25|
kaj la filoj de Bilha, sklavino de Rahxel: Dan kaj Naftali;
-
26
|Génesis 35:26|
kaj la filoj de Zilpa, sklavino de Lea: Gad kaj Asxer. Tio estas la filoj de Jakob, kiuj naskigxis al li en Mezopotamio.
-
27
|Génesis 35:27|
Kaj Jakob venis al sia patro Isaak en Mamre, al Kirjat-Arba (tio estas HXebron), kie vivis fremdule Abraham kaj Isaak.
-
28
|Génesis 35:28|
Isaak havis la agxon de cent okdek jaroj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16