-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
16
|Génesis 44:16|
Tiam Jehuda diris: Kion ni diru al mia sinjoro? kion ni parolu kaj per kio ni nin pravigu? Dio trovis la pekon de viaj sklavoj! jen ni estas sklavoj al mia sinjoro, ni kaj ankaux tiu, en kies manoj trovigxis la pokalo.
-
17
|Génesis 44:17|
Sed li diris: Dio min gardu de tia faro! la homo, en kies mano trovigxis la pokalo, estos sklavo al mi, sed vi iru en paco al via patro.
-
18
|Génesis 44:18|
Tiam Jehuda aliris al li, kaj diris: Permesu, mia sinjoro, ke via sklavo diru vorton en la orelojn de mia sinjoro, kaj ne kolerigxu kontraux via sklavo, cxar vi estas kiel Faraono.
-
19
|Génesis 44:19|
Mia sinjoro demandis siajn sklavojn, dirante: CXu vi havas patron aux fraton?
-
20
|Génesis 44:20|
Kaj ni diris al mia sinjoro: Ni havas maljunan patron, kaj malgrandan knabon, naskitan en lia maljuneco; kaj lia frato mortis, kaj li restis sola de sia patrino, kaj lia patro lin amas.
-
21
|Génesis 44:21|
Tiam vi diris al viaj sklavoj: Venigu lin al mi, ke mi lin rigardu.
-
22
|Génesis 44:22|
Sed ni diris al mia sinjoro: La knabo ne povas forlasi sian patron; cxar se li forlasos sian patron, tiu mortos.
-
23
|Génesis 44:23|
Tiam vi diris al viaj sklavoj: Se ne venos kun vi via plej juna frato, tiam ne aperu plu antaux mia vizagxo.
-
24
|Génesis 44:24|
Kaj kiam ni venis al via sklavo nia patro, ni diris al li la vortojn de mia sinjoro.
-
25
|Génesis 44:25|
Nia patro diris: Reiru, acxetu por ni iom da greno.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13