-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Génesis 45:2|
Kaj li lauxte ekploris, kaj auxdis la Egiptoj, kaj auxdis la domo de Faraono.
-
3
|Génesis 45:3|
Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi estas Jozef; cxu mia patro vivas ankoraux? Sed liaj fratoj ne povis respondi al li, cxar ili konfuzigxis antaux li.
-
4
|Génesis 45:4|
Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Aliru do al mi. Kaj ili aliris. Kaj li diris: Mi estas Jozef, via frato, kiun vi vendis en Egiptujon.
-
5
|Génesis 45:5|
Sed nun ne afliktigxu, kaj ne bedauxru, ke vi vendis min cxi tien; cxar por la savo de via vivo Dio sendis min antaux vi.
-
6
|Génesis 45:6|
CXar nun jam du jarojn dauxras la malsato en la lando, sed ankoraux dum kvin jaroj ne estos plugado nek rikoltado.
-
7
|Génesis 45:7|
Kaj Dio sendis min antaux vi, por vin restigi sur la tero kaj por konservi vian vivon per granda savo.
-
8
|Génesis 45:8|
Sciu do, ne vi sendis min cxi tien, sed Dio; kaj Li faris min patro al Faraono, kaj sinjoro super lia tuta domo, kaj reganto super la tuta Egipta lando.
-
9
|Génesis 45:9|
Iru rapide al mia patro, kaj diru al li: Tiele diris via filo Jozef: Dio faris min sinjoro super la tuta Egiptujo; venu al mi, ne prokrastu.
-
10
|Génesis 45:10|
Vi logxos en la lando Gosxen, kaj vi estos proksime de mi, vi kaj viaj filoj kaj la filoj de viaj filoj, kaj viaj sxafoj kaj viaj bovoj, kaj cxio, kion vi havas.
-
11
|Génesis 45:11|
Kaj mi nutros vin tie, cxar ankoraux kvin jarojn dauxros la malsato; por ke ne mizerigxu vi kaj via domo, kaj cxio, kion vi havas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13