-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
22
|Génesis 45:22|
Al cxiuj li donis novajn vestojn, sed al Benjamen li donis tricent argxentajn monerojn kaj kvin novajn vestojn.
-
23
|Génesis 45:23|
Kaj por sia patro li sendis dek azenojn, sxargxitajn per bonajxo el Egiptujo, kaj dek azeninojn, sxargxitajn per greno, pano, kaj mangxajxo por lia patro por la vojo.
-
24
|Génesis 45:24|
Kaj li forsendis siajn fratojn, kaj ili iris. Kaj li diris al ili: Ne malpacu dum la vojo.
-
25
|Génesis 45:25|
Kaj ili eliris el Egiptujo kaj venis en la landon Kanaanan al sia patro Jakob.
-
26
|Génesis 45:26|
Kaj ili sciigis al li, dirante: Jozef vivas ankoraux, kaj li regas nun super la tuta Egipta lando. Kaj lia koro konfuzigxis, cxar li ne kredis al ili.
-
27
|Génesis 45:27|
Kaj ili rediris al li cxiujn vortojn de Jozef, kiujn li diris al ili; kaj li vidis la veturilojn, kiujn Jozef sendis, por veturigi lin, kaj tiam la spirito de ilia patro Jakob revivigxis.
-
28
|Génesis 45:28|
Kaj Izrael diris: Suficxas, ke mia filo Jozef ankoraux vivas: mi iros kaj vidos lin, antaux ol mi mortos.
-
1
|Génesis 46:1|
Izrael ekiris kun cxio, kion li havis, kaj li venis en Beer-SXeban, kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak.
-
2
|Génesis 46:2|
Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio: Jakob! Jakob! Kaj tiu diris: Jen mi estas.
-
3
|Génesis 46:3|
Kaj Li diris: Mi estas Dio, la Dio de via patro. Ne timu iri Egiptujon, cxar Mi tie faros vin granda popolo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13