-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
24
|Génesis 46:24|
Kaj la filoj de Naftali: Jahxceel kaj Guni kaj Jecer kaj SXilem.
-
25
|Génesis 46:25|
Tio estas la filoj de Bilha, kiun donis Laban al sia filino Rahxel; sxi naskis ilin al Jakob, kune sep animojn.
-
26
|Génesis 46:26|
La nombro de cxiuj animoj, kiuj venis kun Jakob en Egiptujon, kiuj eliris el lia lumbo, krom la edzinoj de la filoj de Jakob, estis sesdek ses.
-
27
|Génesis 46:27|
Kaj la filoj de Jozef, kiuj naskigxis al li en Egiptujo, estis du animoj. La nombro de cxiuj animoj de la domo de Jakob, kiuj venis Egiptujon, estis sepdek.
-
28
|Génesis 46:28|
Jehudan li sendis antaux si al Jozef, por ke li informu lin antauxe pri Gosxen. Kaj ili venis en la landon Gosxen.
-
29
|Génesis 46:29|
Kaj Jozef jungis sian cxaron kaj veturis renkonte al sia patro Izrael en la landon Gosxen. Kaj kiam li ekvidis lin, li jxetis sin sur lian kolon kaj longe ploris sur lia kolo.
-
30
|Génesis 46:30|
Kaj Izrael diris al Jozef: Nun mi volonte mortos, vidinte vian vizagxon, cxar vi vivas ankoraux.
-
31
|Génesis 46:31|
Kaj Jozef diris al siaj fratoj kaj al la domo de sia patro: Mi iros kaj rakontos al Faraono, kaj diros al li: Miaj fratoj kaj la domo de mia patro, kiuj estis en la lando Kanaana, venis al mi;
-
32
|Génesis 46:32|
kaj tiuj homoj estas pasxtistoj, cxar ili estas brutedukistoj; kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn, kaj cxion, kion ili havas, ili kunportis.
-
33
|Génesis 46:33|
Kaj se Faraono vin alvokos, kaj diros: Kio estas via okupo?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13