-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|Génesis 46:4|
Mi iros kun vi Egiptujon, kaj Mi ankaux revenigos vin; kaj Jozef metos sian manon sur viajn okulojn.
-
5
|Génesis 46:5|
Kaj Jakob levigxis el Beer-SXeba; kaj la filoj de Izrael ekveturigis sian patron Jakob kaj siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la veturiloj, kiujn sendis Faraono, por alveturigi lin.
-
6
|Génesis 46:6|
Kaj ili prenis siajn brutojn, kaj sian havon, kiun ili akiris en la lando Kanaana, kaj venis Egiptujon, Jakob kaj lia tuta idaro kun li.
-
7
|Génesis 46:7|
Siajn filojn kaj nepojn, siajn filinojn kaj nepinojn, kaj sian tutan idaron li venigis kun si en Egiptujon.
-
8
|Génesis 46:8|
Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon: Jakob kaj liaj filoj. La unuenaskito de Jabob, Ruben.
-
9
|Génesis 46:9|
Kaj la filoj de Ruben: HXanohx kaj Palu kaj HXecron kaj Karmi.
-
10
|Génesis 46:10|
Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jahxin kaj Cohxar, kaj SXaul, filo de Kanaanidino.
-
11
|Génesis 46:11|
Kaj la filoj de Levi: Gersxon, Kehat, kaj Merari.
-
12
|Génesis 46:12|
Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj SXela kaj Perec kaj Zerahx; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: HXecron kaj HXamul.
-
13
|Génesis 46:13|
Kaj la filoj de Isahxar: Tola kaj Puva kaj Job kaj SXimron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13