-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
25
|Génesis 5:25|
Kaj Metusxelahx vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskigxis al li Lemehx.
-
26
|Génesis 5:26|
Kaj Metusxelahx vivis, post kiam naskigxis al li Lemehx, sepcent okdek du jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
-
27
|Génesis 5:27|
Kaj la tuta vivo de Metusxelahx estis nauxcent sesdek naux jaroj, kaj li mortis.
-
28
|Génesis 5:28|
Kaj Lemehx vivis cent okdek du jarojn, kaj naskigxis al li filo.
-
29
|Génesis 5:29|
Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: CXi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis.
-
30
|Génesis 5:30|
Kaj Lemehx vivis, post kiam naskigxis al li Noa, kvincent nauxdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
-
31
|Génesis 5:31|
Kaj la tuta vivo de Lemehx estis sepcent sepdek sep jaroj, kaj li mortis.
-
32
|Génesis 5:32|
Kaj Noa havis la agxon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskigxis SXem, HXam, kaj Jafet.
-
1
|Génesis 6:1|
Kaj kiam la homoj komencis multigxi sur la tero kaj al ili naskigxis filinoj,
-
2
|Génesis 6:2|
tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el cxiuj, kiujn ili elektis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13