-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|Génesis 6:13|
Kaj Dio diris al Noa: La fino de cxiu karno venis antaux Min, cxar la tero plenigxis de maljustajxoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero.
-
14
|Génesis 6:14|
Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartajxojn faru en la arkeo, kaj sxmiru gxin per pecxo interne kaj ekstere.
-
15
|Génesis 6:15|
Kaj faru gxin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj gxia largxo, kaj tridek ulnoj gxia alto.
-
16
|Génesis 6:16|
Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko; malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en gxi.
-
17
|Génesis 6:17|
Kaj jen Mi venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi cxiun karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la cxielo; cxio, kio estas sur la tero, pereos.
-
18
|Génesis 6:18|
Kaj Mi starigos Mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via edzino kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi.
-
19
|Génesis 6:19|
Kaj el cxiuj vivajxoj, el cxiu karno, enkonduku po unu paro el cxiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili estu.
-
20
|Génesis 6:20|
El la birdoj laux iliaj specoj, kaj el la brutoj laux iliaj specoj, el cxiuj rampajxoj de la tero laux iliaj specoj, po paro el cxiuj eniru kun vi, por resti vivaj.
-
21
|Génesis 6:21|
Kaj vi prenu al vi el cxiuj mangxajxoj, kiuj estas mangxataj, kaj kolektu al vi; kaj gxi estu por vi kaj por ili por mangxi.
-
22
|Génesis 6:22|
Kaj Noa tion faris; cxion, kiel Dio al li ordonis, tiel li faris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13