-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Génesis 7:21|
Kaj pereis cxiu karno, kiu movigxas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, kaj cxiuj homoj.
-
22
|Génesis 7:22|
CXio, kio havis en si spiriton de vivo, el cxio, kio estis sur la seka tero, mortis.
-
23
|Génesis 7:23|
Kaj ekstermigxis cxiuj ekzistajxoj, kiuj estis sur la tero, de homo gxis brutoj kaj rampajxoj kaj birdoj de la cxielo; ili ekstermigxis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo.
-
24
|Génesis 7:24|
Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj.
-
1
|Génesis 8:1|
Kaj Dio rememoris Noan, kaj cxiujn bestojn kaj cxiujn brutojn, kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la teron, kaj la akvo kvietigxis.
-
2
|Génesis 8:2|
Kaj fermigxis la fontoj de la abismo kaj la aperturoj de la cxielo, kaj cxesigxis la pluvo el la cxielo.
-
3
|Génesis 8:3|
Kaj iom post iom reforigxis la akvo de sur la tero, kaj la akvo komencis malmultigxi post la paso de cent kvindek tagoj.
-
4
|Génesis 8:4|
Kaj la arkeo haltis en la sepa monato, en la dek-sepa tago de la monato, sur la montoj Ararat.
-
5
|Génesis 8:5|
Kaj la akvo konstante malpliigxadis gxis la deka monato; en la unua tago de la deka monato montrigxis la suproj de la montoj.
-
6
|Génesis 8:6|
Kaj post kvardek tagoj Noa malfermis la fenestron de la arkeo, kiun li faris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13